Ĝenevo
urbo en Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Ĝenevo (france Genève [ʒəˈnɛv], germane Genf [ɡɛnf], itale Ginevra [d͡ʒiˈne:vra], romanĉe Genevra [d͡ʒeˈne:vra]) estas urbo en Svislando, ĉefurbo de la samnoma kantono Ĝenevo, ĉe la okcidenta rando de lago Lemano, kie elfluas la rivero Rodano.

Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 206 635 loĝantoj sur areo de 15,92 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 12 980 loĝantoj/km². La plejparto el ili parolas la francan, kiu estas la oficiala lingvo de la urbo kaj kantono.
Remove ads
Historio
- La pravilaĝon fondis la kelta popolo de la Alobrogoj. Cezaro vokis tiun vilaĝon Geneva (De Bello Gallico, 1:7).
- En la 5-a jarcento, Ĝenevo iĝis ĉefurbo de Burgundio.
- En 563 cunamo detruis la urbon.
- En 1536 alvenis Kalvino, kiu iniciatis teokratian regadon. La Respubliko de Ĝenevo aŭ en franca République de Genève estis antikva ŝtato de Eŭropo ekzistanta inter 1541, dato de sia proklamo fare de Jean Calvin, kaj 1798, dato de sia aligo fare de Francio, post 1813, dato de sia restaŭrado. Ĝenevo apartenis al la napoleona Unua Franca Imperio ĝis 1813. En 1814-1815, la ĝeneva ŝtato iĝis svisa kantono de la Svisa Konfederacio de la 22a kantonoj.
- La Ĝeneva Konferenco (foje nomata la Hindoĉina Konferenco) estis internacia konferenco pri la Hindoĉina Milito kaj la Korea Milito okazinta en Ĝenevo de la 26-a de aprilo ĝis la 21-a de julio 1954, kun partopreno de la ministroj pri eksterlandaj aferoj de Sovetunio, Ĉinio, Britio, Usono kaj Francio; reprezentantoj de la Ĉina Popola Respubliko (ĈPR), Viet Minh, la Demokratia Respubliko Vjetnamio (DRV), Kamboĝo, Laoso kaj Vjetnama Respubliko ankaŭ partoprenis en la preparado de la interkonsentoj. [1][2]
Remove ads
Vidindaĵoj
- Ĉe la suda rando de Rodano kaj Lemano situas la Rues-Basses [rü bas] (Malaltaj Stratoj), komerca centro de la urbo (stratoj Rue du Rhône, Rue de la Confédération, Rue de Rive, Place Molard).
- En la plej alta punkto de la Malnova Urbo estas la Preĝejo de Sankta Petro (Temple St-Pierre), la katedralo de Ĝenevo.
- Norde de la lago estas la Palaco de la Unuiĝintaj Nacioj (Palais des Nations).
- Geneva Biblioteko
- Parko Délices kun la Instituto kaj Muzeo Voltaire
- Etnografia Muzeo en Ĝenevo
Remove ads
Servoj
Sporto
En 1998 la Federacia Pokalo (nova nomo ekde septembro 2020 Pokalo Billie Jean King), la plej grava konkurso pri naciaj virinaj naciaj teamoj de teniso, okazis en Ĝenevo.
Esperanto en Ĝenevo
En 1905 fondiĝis la Esperanto-grupo La Stelo, kies prezidanto komence estas Henri Dubois.
En Ĝenevo okazis la 2-a Universala Kongreso de Esperanto en 1906 kaj la 17-a UK en 1925. Universala Esperanto-Asocio havis sian sidejon en tiu ĉi urbo de la fondiĝo en 1908 ĝis 1919, post jaro en Berno denove en Ĝenevo ekde 1920 kaj de tiam ĝis 1947. En tiu jaro la sidejo eknomiĝis Serva Centro. Ĝi funkciis ĝis 1960/1962 ĉefe kiel stokejo de la Biblioteko Hector Hodler; la plej multajn librojn oni en tiuj jaroj transportis al la Centra Oficejo en Roterdamo.
En 1922 la kantono Ĝenevo invitis la unuan Tutmondan Konferencon pri Instruado de Esperanto.
En 1980 la Serva Centro malaperis el la statuto.
En 2007 Ĝenevo gastigis la Ĝeneralan Kunvenon de Svisa Esperanto-Societo.
En 2008 okazis ĉe Unuiĝintaj Nacioj komuna simpozio de UN kaj UEA pri lingvaj rajtoj.
En la jaro 2009 la urbo mem renovigis kaj denove inaŭguris la memorŝildon pri Zamenhof en la Strato Vieux-Collège 12. Tiu memorŝildo rememorigas pri la veno de Zamenhof al la urbo Ĝenevo en la jaro 1905. En Ĝenevo troviĝas la esperanto-klubo La Stelo kaj la esperanto-klubo Espéranto Genève-Régions Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine.
Esperantistoj el Ĝenevo
Eldonitaĵoj en Esperanto
- Ĝenevo, sidejo de la Ligo de Nacioj. — 16 paĝa ilustrita gvidlibreto tra Ĝenevo lukse eldonita kun kolorita plano de la urbo. 12 X 18 cm. Eld. de la Association des Interets de Geneve, Ĝenevo, 1926?
Remove ads
Famaj civitanoj de Ĝenevo
- Johano Calvino (1509-1564), teologo kaj protestanta reformatoro.
- Johano Diodato (1576-1649), diplomato, hebreisto, kalvinisto, teologo kaj biblitradukisto, profesoro pri la hebrea en la Universitato de Ĝenevo.
- Théodore Tronchin (1709-1781), kuracisto.
- Jean-Jacques Rousseau (1712-1778), filozofo kaj verkisto.
- Guillaume-Henri Dufour (1787-1875), generalo de la Svisa Armeo dum Apartfederacia Milito, kunfondinto de la Ruĝa Kruco kaj ties unua prezidanto.
- Rodolphe Töpffer (1799-1846), inventisto de la bildhistorioj (bildliteraturo).
- Pierre Edmond Boissier (1810-1885), botanikisto.
- Henri Dunant (1828-1910), iniciinto kaj kunfondinto de la Ruĝa Kruco, nobelprimiito pri paco.
- Denis de Rougemont (1906-1985), verkisto
- Hungara politikisto Albert Apponyi kaj hungara antropologo Aurél Török mortis en Ĝenevo.
- Lilly Steinschneider, la unua hungara virina piloto mortis en Ĝenevo
- Vincent Adler, hungardevena pianisto
- András Párniczky, hungara gitaristo naskiĝis en Ĝenevo
- László Somogyi (dirigento) mortis en Ĝenevo
- Árpád Bogsch, juristo mortis en Ĝenevo
- Andor Máday, hungardevena svisa bibliotekisto mortis en Ĝenevo
- János Árvay, hungara statistikisto mortis en Ĝenevo
Remove ads
Bildoj
- La fontano en la lago Lemano, simbolo de la urbo
- Rue du Vieux-Collège 12, Genève. Foto Mireille Grosjean
- Rue du Vieux-Collège 12, Genève. Foto Mireille Grosjean
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads