Gurla Mandhata
From Wikipedia, the free encyclopedia
Gurla Mandhata, Naimona'nyi aŭ Nemo Nani (en ĉina: 納木那尼峰) estas la plej alta pinto de Nalakankar Himal, malgranda submontaro de Himalajo. Ĝi estas tiel nomata laŭ la reĝo Mandhata de la dinastio de Ikŝvakuo. Ĝi kuŝas en la kantono Burang de la Ngari Prefekturo en Tibeto, apud la nordokcidenta angulo de Nepalo. Ĝi estas la 34a plej alta montopinto en la mondo (kun 7,694 m de alto kaj 500-metra elstareco). Ĝi elstaras ankaŭ ĉar estas tute ene de la Tibeta Altebenaĵo (plej montopintoj de simila alto - escepte la rimarkinda Ŝisapangmo, nome la 14a plej alta montopinto en la mondo - estas proksime aŭ ekster la bordo de la Altebenaĵo) kaj relative for de aliaj montopintoj de alto pli granda ol 7500 metroj. Ĝi estas trans la lago Manasarovar el la sankta montopinto de la monto Kajlaŝo. La tibetlingva nomo, Naimona'nyi, oni diras, ke derivas el naimo = "kuracherbo", na = "nigra", nyi = "alta bloko", kio farus "la monto de altaj blokoj de nigraj kuracherboj."[1]
Gurla Mandhata | |||
---|---|---|---|
monto | |||
supermara alteco |
7 694 m | ||
Geografia situo | 30° 26′ N, 81° 18′ O (mapo)30.43833333333381.299166666667 f4 | ||
| |||