Hallgrímur J. Jakobsson
From Wikipedia, the free encyclopedia
Hallgrímur J. Jakobsson (naskiĝis en 1908 - mortis la 16-an de marto 1976 en Rejkjaviko) estis islanda esperantisto.
- Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Hallgrímur.
Li estis instruisto pri muziko kaj komponisto, multjara membro de UEA kaj estrarano de la loka Esperanto-societo "Aŭroro" en Rejkjaviko.
Post la morto, lia neesperantista familio petis, ke oni kondolencu per subteno de la idealoj, por kiuj batalis la forpasinto. Tio rezultigis pli ol 2500 guldenojn da donacoj al Islanda Esperanto-Asocio.
![]() |
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri esperantisto. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |