From Wikipedia, the free encyclopedia
Haraiki[1] estas malgranda atolo de la Tuamotua arkipelago en Franca Polinezio. Ĝi situas 42 km sudokcidente de Marutea Nord.
Haraiki | ||
---|---|---|
atolo | ||
Akvejo | Pacifiko | |
Insularo | Tuamotuoj | |
Geografia situo | 17° 28′ S, 143° 28′ U (mapo)-17.466666666667-143.46666666667 | |
Longo | 7 km | |
Larĝo | 5 km | |
Areo | 10,5 | |
Loĝantaro | (neloĝata) | |
Haraiki preskaŭ havas triangulan formon. Ĝi longas 7 km kaj maksimume larĝas 5 km. Estas tri insuletoj sur ĝia rifo kun entuta land-areo de proksimume 4 km². La laguno havas pasejon en la sudo.
Haraiki estas permanente neloĝata. Tamen, Google Maps malkovras ke estas kelkaj konstruaĵoj je la norda marbordo (-17.446343,-143.455739) kaj ke la tri insuletoj estas plenplantitaj per arboj aŭ grandaj arbustoj.
La unua registrita eŭropano kiu vizitis Haraiki atolon estis la hispana navigisto Domingo de Boenechea je la 31-a de oktobro 1772, sur la ŝipo Aguila. Li nomis la atolon "San Quintín".[2]
Haraiki apartenas al la komunumo Makemo, kiu konsistas el la atoloj Makemo, Haraiki, Marutea Nord, Katiu, Tuanake, Hiti, Tepoto Sud, Raroia, Takume, Taenga kaj Nihiru.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.