![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b5/Branta_sandvicensis_-Kilauea_Point_National_Wildlife_Refuge%252C_Hawaii%252C_USA-8.jpg/640px-Branta_sandvicensis_-Kilauea_Point_National_Wildlife_Refuge%252C_Hawaii%252C_USA-8.jpg&w=640&q=50)
Havaja ansero
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Havaja ansero, konata ankaŭ kiel Nene aŭ Nēnē (Branta sandvicensis), estas specio de birdo de la familio de Anasedoj, kvankam ĝi ne estas "vera" ansero. Ĝi estas la plej rara anasedo, kiu preskaŭ formortis dum la 1950-aj jaroj.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Branta sandvicensis (Vigors, 1833) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Fermi
Ĝi estas la oficiala ŝtata birdo de la usona subŝtato Havajo, kaj estas nature trovebla nur kiel endemio en la insuloj de Havajo, Kauai kaj Maui.
La specio estis foje vastnombra. Tamen, la specio preskaŭ formortis en 1952, kies ekzempleroj estis mortigitaj fare de mungotoj, porkoj kaj katoj, kiam nur 30 birdoj vivis. Nun, pli ol 500 vivas nature, kaj multaj aliaj vivas kaptivece.