Heleno (filo de la reĝo Priamo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Heleno estas en la Greka mitologio princo de Trojo, filo de Priamo kaj de Hekaba kaj dunaskita (ĝemela) frato de Kasandra.
Rapidaj faktoj rolulo de helena mitologio, Informoj ...
Heleno | |
---|---|
rolulo de helena mitologio | |
Informoj | |
Sekso | vira |
Okupo | seer |
Patro | Priamo |
Patrino | Hekabo |
Gefratoj | Poliksena • Chaon • Kasandra |
Edzo/Edzino | Cestria • Andromaka |
Infanoj | Cestrino |
Fermi
Same kiel lia fratino, ankaŭ Heleno havas profetajn kapablojn.
Heleno estas la fakta inventinto de l' Troja ĉevalo, ĉar kaptite de Odiseo malkaŝis ĉi ideon al li. Odiseo fariĝis fama kiel ĝia elpensinto.
Post la falo de Trojo, Heleno fariĝas kaptito de Neoptolemo, filo de Aĥilo. Post ties morto, Heleno sin ligas al unu el ties sklavinoj, Andromaĥa, la vidvino de Hektoro. Heleno fondis kolonion en Epiro, kie Eneo iom da tempo estas lia gasto antaŭ ol fornavigi okcidenten, por fondi "novan Trojon".
- Kategorio Heleno (filo de la reĝo Priamo) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)