Helpo:Alinomi paĝon
From Wikipedia, the free encyclopedia
En Vikipedio, foje oni vidas ke iu artikolo (aŭ alia paĝo) havas eraran nomon. Ekzemple, la artikolo "Elephanto" fakte estu "Elefanto".
Evidenta, sed tre malbona solvo estas simple krei la novan artikolon ("Elefanto") kaj kopii la enhavon de la malnova artikolo ("Elephanto") al ĝi. Malbona tiu ĉi solvo estas, ĉar
- tiel la artikola enhavo perdos sian historion
- aliaj paĝoj verŝajne jam havas ligilon al "Elephanto", tiuj ligiloj do sendos al malnoviĝanta artikola enhavo
Kiel oni do faru? Ĉe la supra paĝorando vi trovas vicon da ordonoj.
- Ĉe la nova, nun defaŭlta, aspekto "Vector" dekstre de la "stela" langfolio (por aldoni ion al sia atentaro aŭ forpreni el ĝi) ĉe musa tuŝo aperas menuo, sed nur ĉe alsalutintoj. La menueroj dependas de la grupo de uzanto. La uzebla menuero estas "Alinomi".
- Ĉe administrantoj ĝi staras inter "Forigi" kaj "Protekti".
- Ĉe la malnova aspekto "Librejo" (angle Monobook) la afero funkcias iomete alie, nome jene: Inter la langfolioj "historio" kaj "atenti" troviĝas "alinomi".
Premu ĝin. La programo demandos vin kiel nomiĝu la nova artikolo. Entajpu ĝin. Krome, bonvolu klarigi en la sekva kesto kial vi faris la alinomadon.
Atentu, ke la alinoma ligilo nur aperas ĉe alsalutintaj uzantoj. IP-uloj ne povas fari tion. Krome IP-uloj ne simple kopiu enhavon en alititolan artikolon, ĉar per tio perdiĝas la "historio"-informoj.