Henry David Thoreau
usona poeto kaj eseisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Henry David THOREAU [HENri DEJvid toROŬ] (naskiĝis la 12-an de julio 1817 en Concord (Masaĉuseco), mortis samloke la 6-an de majo 1862) estis usona filozofo, poeto kaj verkisto, ĉefe eseisto. Origine liaj individuaj nomoj estis "David Henry", sed li poste inversigis.
Henry David Thoreau | |||||
---|---|---|---|---|---|
usona poeto kaj eseisto | |||||
Persona informo | |||||
Henry David Thoreau | |||||
Naskonomo | David Henry Thoreau | ||||
Naskiĝo | 12-an de julio 1817 (1817-07-12) en Wheeler-Minot Farmhouse, Konkordo, Usono | ||||
Morto | 6-an de majo 1862 (1862-05-06) (44-jaraĝa) en Konkordo, Usono | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | tuberkulozo vd | ||||
Tombo | Sleepy Hollow Cemetery vd | ||||
Religio | Unitariismo vd | ||||
Etno | usonanoj vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Harvard College • Universitato Harvard vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | John Thoreau Jr. vd | ||||
Patrino | Cynthia Dunbar vd | ||||
Gefratoj | Sophia Thoreau vd | ||||
Edz(in)o | – | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto • filozofo • eseisto • aŭtobiografo • taglibristo • tradukisto • verkisto • aktivulo kontraŭ sklaveco • natursciencisto • ekologo • mediprotektulo vd | ||||
Laborkampo | skribo • etiko • politika filozofio • socia filozofio • filozofio de la religio • naturalismo • historio vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Walden ❦ Civila malobeo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Plej konata li estas pro sia eseo Civila malobeo, kiun li publikigis en 1849, pasiginte unu jaron en prizono pro rifuzo kunfinanci per imposto militon kontraŭ Meksiko. Tiu eseo pruveble influis Tolstoj, Martin Luther King kaj Mohandas Karamchand Gandhi. Kvankam li diplomiĝis en la Universitato Harvard, li ne ricevis diplomon, ĉar li rifuzis pagi la kotizon por ĝi.
Thoreau estis amiko kaj disĉiplo de Ralph Waldo Emerson. Thoreau kontraŭis ankaŭ sklavecon kaj batalis por ĝia abolo. Lia idearo (almenaŭ en la altigo de libereco kaj kontraŭo al ŝtato) iome koincidas kun tiu de la germana filozofo Stirner, preskaŭ samtempa, sed neniu el ili konis pri la ekziston de tiom malproksima similulo.