Himno de Ukrainio

la nacia himno de Ukrainio, kun teksto de Pavlo Ĉubinskij kaj muziko de Miĥajlo Verbitskij From Wikipedia, the free encyclopedia

Himno de Ukrainio
Remove ads

Ŝĉe ne vmerla Ukraini i slava, i volja (ukraine Ще не вмерла України і слава, і воля) estas la titolo kaj la unua verso de la nacia himno de Ukrainio. La tekston verkis Pavlo Ĉubinskij en 1862. La melodion komponis pastro Miĥajlo Verbickij.

Rapidaj faktoj Ще не вмерла України, nacia himno ...

La verso signifas "Ankoraŭ ne mortis Ukrainio" kaj estis inspirita de la himno de Pollando, kiu komenciĝas per "Ankoraŭ Pollando ne pereis".

Remove ads

Ukrainlingva teksto

Ще не вмерла України і слава, і воля,
Ще нам, браття молодії, усміхнеться доля.
Згинуть наші вороженьки, як роса на сонці.
Запануєм і ми, браття, у своїй сторонці.

Refreno:

Душу й тіло ми положим за нашу свободу,
І покажем, що ми, браття, козацького роду.

Traduko

Ankoraŭ ne mortis Ukrainiaj gloro, nek libero,
ankoraŭ ridetos al ni, junaj fratoj, la destino.
Malaperos niaj malamikoj kiel roso sub suno,
regos ankaŭ ni, fratoj, en la propra lando.

Refreno:

Animon, korpon ni oferu por nia libero
kaj montros, ke ni, fratoj, estas de kozaka deveno.[1]

Literatura traduko

Ne jam mortis Ukrainio, nek liber’, nek gloro,
Kaj ankoraŭ al ni, fratoj, venos sortfavoro.
Kvazaǔ ros’ sub sun’ pereos malamikoj fiaj,
Tiam, fratoj, ni ekmastros Patrolandon nian.

Niajn korojn ni oferu sur liberaltaron,
Pruvu, fratoj, ke ni estas la kozakidaro!

Tradukis Viktor Jaskovec kaj Volodimir Pacjurko (Ukraina Stelo, 1991; La Lampiro, 2022.2;[2] Turka Stelo, 2022, majo).

Antaŭ la jaro 2003 la unua verso tekstis "Ankoraŭ ne mortis Ukrainio, nek gloro, nek libero" (ĝuste tiu versio estas reprezentita en la supra poezia traduko). Tamen en 2003 oni ŝanĝis la verson por eviti la implicon, ke Ukrainio estas mortonta. La esprimo "junaj fratoj" antaŭe tekstis "ukrainaj fratoj"; ĝin oni ŝanĝis por ne diskriminacii ukrainianojn de neukraina deveno.

Himno de Ukrainio ĝis la 6-a de marto 2003

Pliaj informoj Ukraina teksto, Esperanta traduko ...
Remove ads

Piednotoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads