ano de hinduismo From Wikipedia, the free encyclopedia
Hindua povas referenci ĉu al religia aŭ kultura identeco[1] asocie kun filozofiaj, religiaj kaj kulturaj sistemoj kiuj estas indiĝenaj de la Hinda subkontinento.[2] En ofta nuntempa uzado, ĝi referencas al aliĝinto de Hinduismo. Tamen, en la Konstitucio de Barato, la vorto "Hindua" estis uzata en lokoj por aludi personojn kiuj praktikas ian ajn religion origininta en Barato (t.e. Hinduismo, Ĝainismo, Budhismo aŭ Siĥismo).[3] Plie, la terminoj Hindua aŭ Hindia estas uzataj ankaŭ kiel kultura identeco por aludi personojn vivantaj ĉe la mala flanko de la rivero Induso, tiele poetoj kiaj Iqbal, ministroj kiaj M.C.Chagla kaj organizoj kiaj la RSS uzis la terminojn Hindua kaj Hindia por reprezenti ajn personon vivantan ĉe la mala flanko de la rivero Induso, senkonsidere de religio.[4]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.