![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/ba/Hypocaustum.jpg/640px-Hypocaustum.jpg&w=640&q=50)
Hipokaŭsto
tipo de centra hejtado, uzata en la antikva Romio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Hipokaŭsto (latine hypocaustum) estas tipo de la centra hejtado, uzata en la antikva Romio. Ĝi estis subplanka malfermita areo en romiaj konstruaĵoj, kiun oni hejtis per forno aŭ kaldrono. La fluanta varma aero hejtis de tie la suprajn ejojn.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/ba/Hypocaustum.jpg/640px-Hypocaustum.jpg)
Laŭ Francisko Azorín Hipokaŭsto estas Parto de la romanaj termoj, kie varmiĝis la banakvo. Ejo hejtita per subpavimaj varmokondukiloj.[1] Li indikas etimologion el le greka hipokaŭston, el hipo + kaustikos (sub bruligi), kaj de tie la latina hypocaustum.[2]