Hispana pasero
From Wikipedia, the free encyclopedia
Hispana pasero aŭ Salikopasero (Passer hispaniolensis) estas mezgranda paseroforma birdo de la familio de Paseredoj kaj genro de Paseroj, kiu estas la tipa genro en la familio kaj ordo. Ĝi troviĝas en la Mediteranea regiono kaj sudokcidenta kaj centra Azio.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Hispana pasero | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
masklo
ino | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
La distribuado de la hispanaj kaj italaj paseroj. Helverda markas la reproduktejojn de la Hispana pasero kaj turkiso markas ĝiajn travintrejojn. Purpuro markas la areojn de la itala pasero; dum malhelpurpuro en suda Italio kaj malhelverda en norda Afriko estas areoj kie hibrido okazas. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Fermi
Ĝi estas pasero tre parenca kaj simila al Dompasero kaj ambaŭ specioj montras ties proksiman rilaton per "biologia miksaĵo" de hibridado en la mediteranea regiono, kiu komplikas la taksonomion de tiu specio: en norda Italio ĝi hibridiĝas kun Dompasero kaj kreas hibridon - nome italan paseron, kiu havas karakterojn de ambaŭ specioj.