Hiĝabo
vualo portita de islamaninoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Hiĝabo (alilingve konata sub nomoj hejab, hijaab, hijāb, arabe حِجَاب, IFA: [ħiˈʒæːb / hɪˈʒɑːbo] aŭ [ħiˈɡæːb]; translit. DMG: ḥiǧāb) estas specifa formo de «kaptuko», pli precize, kaptuko kiu kovras la hararon kaj la kolon de islamana virino, dum restas senkaŝe la tuta vizaĝo, diference de la burko kaj la nikabo, kiuj kaŝas respektive la tuton aŭ suban parton de la vizaĝo kaj diference de ŝajlaoj, kiuj estas similaj al hiĝaboj, sed kovras ankaŭ la ŝultrojn.