Kaptuko
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kaptuko estas triangula aŭ al triangulo faldita teksaĵo, per kiu oni (plej ofte virinoj) kovras la kapon. Oni povas ĝin diversmaniere porti kaj fiksi sur la kapo. Ĝi estas portata pro klimato, higieno (kuirejo, hospitalo), modo, tradicio, religio, kulturo.
La kaptuko povas esti el diversaj teksaĵoj, diverse ornamita.