Hluĉinio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Hluĉinio aŭ Regiono Hlučín (ĉeĥe Hlučínsko, germane Hultschiner Ländchen, pole Kraik hulczyński) situas en Ĉeĥio, en Moravia-Silezia Regiono, en distrikto Opava kaj ĝi najbaras kun distrikto Ostrava-urbo kaj kun Komunumo Krzyżanowice, kiu situas en Pollando.
Hluĉinio | |
ĉeĥe: Hlučínsko, germane: Hultschiner Ländchen, pole: Kraik hulczyński | |
teritorio | |
Moderna preĝejo en Chuchelná | |
Oficiala nomo: Hlučínsko | |
Lando | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono |
Distrikto | Distrikto Opava |
Historiaj regionoj | 4
|
Parto de | Distrikto Opava |
Montaro | Hlučína montetaro |
Urboj | Hlučín, Dolní Benešov, Kravaře |
Skanzeno | Muzeo de fortikaĵoj |
Riveroj | Odro, Opava |
Ĉefurbo | Hlučín historie |
- mezo | Hlučín |
- alteco | 241 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 53′ 48″ N 18° 11′ 35″ O (mapo) |
Areo | 316,76 km² (31 676 ha) |
Moraviasilezia regiono kun situo de Hlučín
| |
Situo de Hluĉinio enkadre de Moraviasilezia regiono
| |
Vikimedia Komunejo: Hlučín Area | |
Retpaĝo: www.hlucinsko.cz | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
Historie Hluĉinio, kiel specifa parto de regiono de Ĉeĥa Silezio, formiĝis proporcie malfrue – nur post februaro de 1920. Tiam tiu ĉi parto de la germana distrikto Racibórz kun superanta moravie parolanta loĝantaro (la tn. Moravcoj) estis donita al nove estiĝinta Ĉeĥoslovakio. La teritorio kun areo 316 km2 kun la plej granda sidejurbo Hlučín havis ekde la jaro 1742, kiam ĝi fariĝis parto de prusia ŝtato (prusia provinco Silezio), iom alian socian kaj ekonomian evoluojn. Tiuj memkompreneble subskribis sin en la sortoj, kulturo kaj pensado de ĉi tiea loĝantaro kaj ties spurojn ni povas postsekvi ĝis hodiaŭaj tagoj.
Hluĉinio estas pentrinda angulo de Ĉeĥa respubliko, pejzaĝo de vastaj fekundaj kampoj, verdaj arbaroj kaj akvaj areoj, kiu estas oriente borderita de montaro Beskydy kaj okcidente de montaro Jeseníky.
Hluĉinio abundas ne nur je naturbelecoj, sed ankaŭ je kvanto de konservintaj kulturmemorigaĵoj, bunta skalo de arkitektonaj kaj metiaj interesaĵoj, laboremo de la loĝantoj kaj ĉefe gastameco kaj amika spirito.
La ondiĝinta linio de montetaro de Hlučín tiriĝas laŭlonge laŭ bordoj de rivero Opava kaj ĝi elvokas por promeni al multaj interesaj celoj en la proksima kaj pli malproksima ĉirkaŭaĵo.
Hluĉinio estas teksita tra reto de ciklopadoj, tra kiuj eblas travojaĝi Hluĉinion ĉiudirekte. La spino estas parto de la pado Moravia pordego, kiu ligas al la ĉeĥa-pola limregiona linio kaj kvanto de lokaj ciklolinioj.
Vilaĝoj kunlaborantaj en Unuiĝo de vilaĝoj de Hluĉinio ekde la jaro 1992, kies fondo estis esprimo de koheremo kaj komplezo de ĉiuj vilaĝoj reciproke helpi unu la alian. Per komunaj fortoj Unuiĝo klopodas atingi mallarĝajn specifajn celojn kaj evoluadon de kultura kaj ekonomia kunlaborado kun najbaraj limregionaj polaj urboj kaj vilaĝoj. Nuntempe Unuiĝo de vilaĝoj de Hluĉinio, en kiu hodiaŭ laboras dudek sep urboj kaj vilaĝoj, kaj kun kiuj libere kunlaboras urbopartoj de urboj Ostrava kaj Opava (Hošťálkovice, Petřkovice, Lhotka u Ostravy apartenas al Ostrava kaj Malé Hoštice apartenas al urbo Opava), orientiĝas al kunlaborado en tereno de vojaĝtrafiko, kulturo, evoluo de la regiono.