Huerta de Valdecarábanos
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Huerta de Valdecarábanos estas municipo de Hispanio, en la Provinco Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Huerta de Valdecarabano (stacidomo). |
Huerta de Valdecarábanos | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Toledo | ||
Komarko | Mesa de Ocaña | ||
Poŝtkodo | 45750 | ||
Politiko | |||
Urbestro | Pedro Miguel García del Rincón Luján | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 952 (2011) | ||
Loĝdenso | 21 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 52′ N, 3° 37′ U (mapo)39.860833333333-3.6161111111111 [+] | ||
Alto | 620 m [+] | ||
Areo | 83 km² (8 300 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Huerta de Valdecarábanos [+] | |||
La esprimo "Huerta de Valdecarábanos" estas toponimo komponita de Huerta, kiu devenas el latina HORTVS 'ĝardeno, fruktoĝardeno', kaj de Valdecarábanos. Tiu dua termino estas nomo komponita de val, latina mallongiĝo de valo, kun la prepozicio de kaj la vorto Carábanos kiu posedas la radikon karav-. Tiu radiko estas antaŭromia kaj estas rilata kun la bazo kar, 'ŝtono' [1]
La loĝanto nomiĝas Huertano. La censita populacio en 2011 estis de 1.952 loĝantoj kaj la denseco estas de 23,52 loĝ/km².
Huerta de Valdecarábanos estas situanta en la centra parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Mesa de Ocaña en la nordorienta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 620 m; je 40 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 83 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°51′39″ N 3°36′58″ Ok.
La municipo troviĝas situanta je la suda deklivo de monteto[2] en la komarko Mesa de Ocaña. Limas kun la municipaj teritorioj de Yepes, Ocaña kaj Cabañas de Yepes norde, Dosbarrios oriente, La Guardia, Villanueva de Bogas kaj Mora sude, kaj Villamuelas kaj Villasequilla okcidente.
Post la reconquista, en 1154 Alfonso la 7-a, donis al mozaraboj de Malago kelkajn terenojn en Valdecarábanos por ties reloĝado. Poste oni donis la teritorion al la Ordeno de Kalatrava, fine de la 12a jarcento; ties kavaliroj starigis sur elstara monteto, kie probable estis islama konstruaĵo, la kastelon de Huerta, kiu daŭrsi ĝis la 18a jarcento.
Karlo la 1-a de Hispanio, vendis la vilaĝon en la 16a jarcento al Álvaro de Loisa, nobelulo de Talavera.
Meze de la 19a jarcento la municipa buĝeto estis de 18.000 "reales" el kiuj 4.400 estis por pago al la sekretario.[2]
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.