Iatrokemio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Iatrokemio aŭ kemiatrio estas branĉo de la kemio ligita al medicino kaj devenas el la greka vorto "ἰατρός" kiu signifas kuracisto aŭ medicino. Havante ĝiajn radikojn en la alkemio, la iatrokemio penas provizi kemiajn solvojn por la traktado de malsanoj kaj medicinaj disturboj.
Ĉi-kampo de la scienco falis eksteruze en Eŭropo ekde la ekapero de la starigo de la moderna medicino. Tamen, iatrokemio estis tre populara inter 1525 kaj 1660, ĉefe en la malaltaj landoj. Ĝia plej rimarkinda reprezentanto estis Paracelsus, grava svisa alkemiisto de la 16-a jarcento. Iatrokemiistoj kredis ke la fizika sano dependis je specia ekvilibro de la korpaj fluidaĵoj. Iatrokemiaj terapioj kaj konceptoj ankoraŭ vaste uzatas en Sudazio, Orientazio kaj inter ilia diasporaj komunumoj en la tuta mondo.