From Wikipedia, the free encyclopedia
Ifikleso — (helene Ἰφικλῆς, latine Iphiclus) estis en la helena mitologio filo de la Tirinsa reĝo Amfitriono kaj lia edzino Alkmeno.
Ifikleso | |
---|---|
rolulo de helena mitologio | |
Informoj | |
Sekso | vira |
Patro | Amfitriono |
Patrino | Alkmeno |
Gefratoj | Heraklo |
Edzo/Edzino | Automedusa |
Infanoj | Iolao |
Li estis la duonfrato de la plej granda heroo de la helenaj mitoj Heraklo, kies patro estis la plej alta dio Zeŭso. Li persvadis Alkmenon preninte sur sin fiziognomion de ŝia edzo. Ifikleso estis unu el partoprenantoj de ĉaso de la Kalidona Apro.
Ifikleso havis tri filojn, du pli aĝajn mortigis al li Heraklo, kiam diino Hera sendis al li frenezecon. La plej juna filo Iolao pli malfrue fariĝis Herakla amiko kaj ankaŭ edzo de la unua Herakla edzino Megaro. Li helpis al Heraklo plenumi la duan taskon en batalo kontraŭ lerna Hidro.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ífiklés en la ĉeĥa Vikipedio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.