Ikarus
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ikarus Járműgyártó Rt. estis grava aŭtobusprodukta firmao en Hungario, kiu apartenis dum jardekoj al la plej gravaj busproduktaj firmaoj de la mondo. La varomarko Ikarus estis konata ne nur en la iamaj socialismaj landoj.
Ikarus | ||
---|---|---|
negoco • entrepreno • aŭtomobilo-faranta firmao vd | ||
Dum | 8-a de februaro 1949 - 2003 | |
Sidejo | Budapeŝto | |
Lando | Hungario | |
Agokampo | buso • trolebuso | |
filiaj kompanioj | Ikarus Egyedi Autóbuszgyár vd | |
Posedataj kompanioj | Ikarus vd | |
La antaŭulon de la firmao fondis en 1895 la forĝista majstro UHRI Imre. La Aŭtokaroseria kaj Veturilprodukta Fabriko de la Uhri-gefratoj (Uhri Testvérek Autókarosszéria- és Járműgyára) atingis gravajn rezultojn je fino de la 1930-aj jaroj en la evoluigo de la metala aŭto- kaj autobus-karoserio. La nomon de la fabriko donis alia antaŭulo, la Ikarus Gép- és Fémáru Rt. fondita en 1916 de Erney Móric kaj Vecsei Jenő. En 1949, la ŝtato kunfandis la du firmaojn al Ikarus Karosszéria- és Járműgyár.
Grava produkto de la fabriko estis la postmotora, longvoja aŭtobuso Ikarus 55 produktita 1955–72 kaj ties urba varianto la Ikarus 66. Laŭ rezolucio de KGST en 1964 , Hungario specialiĝis pri la aŭtobusa produktado. Post tio la Ikarus bele evoluis kaj la aŭtobusoj alvenis en 58 landoj. Fine de la 1970-aj jaroj, ĝi estis gvidanta aŭtobusprodukta fabriko en Eŭropo. Komence de la 1980-aj jaroj, ĝi produktis 14.000 aŭtobusojn jare kaj apartenis al la 5 plej grandaj aŭtobusfabrikoj de la mondo. Oni produktis en 1984 la 200.000-an aŭtobuson.
En 1989, oni fondis apartan firmaon Ikarus Egyedi Autóbusz Gyár Kft.. Ĝi daŭre produktas ekde tiam.
La produktan firmao estis posedaĵo de rusoj, hungaroj (1995-1999) kaj usona Irisbus, kiu fondis Ikarusbus Rt.. La nova posedanto ĉesigis la produktadon en Budapeŝto (2000) poste en 2004 eĉ en Székesfehérvár. La 1-an de februaro 2006 ĝin aĉetis denove la hungaro Gábor Széles [gabor sEles], pli precize lia firmao Műszertechnika aĉetis 100 % de la akcioj de Irisbus.
Oni fondis en 1989 En la Usono produkta firmao IKARUS USA Inc, kiu transformiĝis en 1992 al American IKARUS Inc. En 1993 oni fondis NABI (North American Bus Industries), kies 25% estas posedaĵo de American IKARUS. Ĝis 1997, la usona 416-a kaj 436-a American IKARUS vendiĝis.