rus-jud-Belgia ĥemiisto kaj Nobelpremiito From Wikipedia, the free encyclopedia
Ilya Prigogine ([ilja prigoĵin], (ruse Илья Романович Пригожин); naskiĝis la 25-an de januaro 1917, en Moskvo, mortis la 28-an de majo 2003, en Bruselo) estis rusdevena belga kemiisto kaj fizikisto.
Post la rusa revolucio la familio Prigojine malfavoris la sovetian sistemon kaj en 1921 iris de Rusio al Germanio kaj en 1929 al Belgio, kie ĝi alprenis la francan nomskribon Prigojine. Ilya Prigojine en 1949 alprenis la belgan civitanecon.
Studinte kemion en la Universitato Libera de Bruselo li en 1950 tie profesoriĝis. En 1959 li iĝis direktoro de la instituto Solvay en Bruselo kaj instruanto de Universitato de Teksaso ĉe Aŭstino (Usono). De 1961 al 1966 li instruis en Ĉikago. En 1967 li iĝis direktoro de la Centro pri Statistika Mekaniko kaj Termodinamiko en Aŭstino.
Prigojine esploris termodinamikon kaj interalie kreis la koncepton de disipaj strukturoj. En 1977 li ricevis la nobelpremion pri kemio. En 1989 Belgio nobeligis lin, nomumante lin vicgrafo. Ĝis sia morto li estis prezidanto de la Internacia Akademio de Sciencoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.