Insulo Portsea (angle Portsea Island) estas malgranda, plata kaj malalta insulo proksime de la suda marbordo de Anglio. La insulo situas ene kaj inkludas grandajn partojn de la urbo Portsmouth. Ĝi estas la tria plej popolriĉa insulo de la Britaj Insuloj, post la insulo Britio kaj Irlando [1].
Insulo Portsea | ||
---|---|---|
Insulo Portsea de la okcidento (nordo estas maldekstre), el la aero (sub najbara Insulo Hayling) | ||
insulo [+] | ||
Akvejoj | Manika markolo | |
Koordinatoj | 50° 48′ N, 1° 4′ U (mapo)50.8025-1.07 | |
Akvokolektejo | 24 km² (2 400 ha) [+] | |
Areo | 24 km² (2 400 ha) [+] | |
Insulo Portsea | ||
Vikimedia Komunejo: Portsea Island [+] | ||
En la oriento situas Langstone Harbour kaj en la okcidento Portsmouth Harbour. En la sudo, ĝi alfrontas la Solent. Malgranda kanalo, Ports Creek, apartigas la insulon de la ĉeftero [2].
Tri vojpontoj ( M275, A3 kaj A2030 ), piedira ponto kaj fervoja ponto iras de la insulo al la kontinento, kaj malgranda vojponto daŭriĝas al Whale Island. Krome, ekzistas boatitineroj al Gosport (ĉe la ĉeftero), Hayling Island kaj la Insulo Wight.
La nomo Portsea ankaŭ estas utiligita por administra distrikto en Portsmouth, kiu situas en la sudokcidenta angulo de la insulo.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.