Insulaj ŝtatoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Insulaj ŝtatoj estas suverenaj ŝtatoj, kiuj konsistas el unu aŭ pluraj insuloj respektive el parto(j) de insulo(j) kaj per neniu parto de la ŝtata teritorio apartenas al la ĉeflando de kontinento. Insulaj ŝtatoj tiel diferenciĝas de la ŝtatoj sen maraliro kaj de la marbordaj ŝtatoj.
El la nuntempe 193 de la Unuiĝintaj Nacioj agnoskitaj ŝtatoj tutmonde 47, do proksimume kvarono, estas insulaj ŝtatoj.
La laŭ teritorio plej granda insula ŝtato estas Indonezio, aliaj grandaj insulaj ŝtatoj estas (ordigitaj laŭ teritoria grandeco) Madagaskaro, Papuo-Novgvineo, Japanio, Filipinoj, Nov-Zelando kaj Britio.