Internacia Asocio de Lesbaninoj kaj Gejoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Internacia Asocio de Lesbaninoj kaj Gejoj (angle International Lesbian, Gay, Bisexual, Trans and Intersex Association, mallongigite ILGA) estas tutmonda ne-profitcela GLAT-organizaĵo. Ĝin fondis la 8-an de aŭgusto 1978 en Coventry (Britio) membroj de GLAT-organizaĵoj el 10 eŭropaj ŝtatoj. Unua nomo estis Internacia Asocio de Gejoj. En 1986 kunigis lesbaninaj organizaĵoj - kaj nomo ektransformis al Internacia Asocio de Lesbaninoj kaj Gejoj.
Internacia Asocio de Lesbaninoj kaj Gejoj | |||||
---|---|---|---|---|---|
ombrelorganizaĵo • LGBTQ+ rights organization | |||||
Komenco | 1978 vd | ||||
Geografia situo | CH1903: 500592 / 118941 (mapo)46.21455856.1504228 | ||||
Sidejo | Ĝenevo | ||||
| |||||
Agareo | |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Jura formo | volontula asocio | ||||
ILGA estas ne-registara organizaĵo, kiu estas aktiva teme malrespekto de homaj rajtoj kaj diskriminacio per seksa orientiĝo. Asocio kunlaboras kun Amnestio Internacia kaj helpas Mondan Organizaĵon pri Sano pri nuligo samseksemon en listo de malsanoj.
Organizaĵo pertoprenas en laboroj de Unuiĝintaj Nacioj. ILGA havas statuson de konsultanto de Eŭropa Komisiono. Voĉo de ILGA estas grava en diversaj agendoj de Eŭropa Unio. En konferencio de ILGA ĉeestantis Pat Cox, kiam estis Prezidanto de Eŭropa Parlamento.
Nune ILGA ligas 600 organizaĵoj el 90 ŝtatoj.