Internacia Komerca Ĉambro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Internacia Komerca Ĉambro (angle International Chamber of Commerce, mallonge ICC ; france Chambre de commerce internationale) estas sendependa ne-profitcela organizaĵo, fondita en 1919 kun pli ol 45 milionoj da membroj (entreprenoj, asocioj kaj kompanioj) en almenaŭ 140 landoj. Ĝi estas nuntempe la plej granda, plej reprezenta komerca organizaĵo en la mondo[1] ICC havas tri ĉefajn agadojn: regularo, disputsolvado kaj politika lobiado. La ICC havas la plej altan konsultan statuson kun UN ekde 1946 kaj dialogas kun aliaj internaciaj instancoj kiel la Monda Komerca Organizo (WTO), la Internacia Telekomunika Unio (ITU) kaj la Monda Pridogana Organizo (WCO). Ekde la 1-a de januaro 2017, la Internacia Komerca Ĉambro, kiel la unua komerca organizo iam ajn, havas statuson de observanto en la Ĝenerala Asembleo de UN[2].
Internacia Komerca Ĉambro | ||
---|---|---|
ne-registara organizaĵo | ||
Komenco | 1919 vd | |
Geografia situo | 48° 51′ 51″ N, 2° 17′ 32″ O (mapo)48.8641122.292307 | |
Lando(j) | Francio vd | |
Situo | 16-a arondismento de Parizo | |
| ||
Fondinto(j) | Étienne Clémentel vd | |
Ĉefestro(j) | Maria Fernanda Garza vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Ĉe IKĈ funkcias Internacia Arbitracia Tribunalo, kreita en 1923. ICC subtenas la laboron de la Unuiĝintaj Nacioj, la Monda Organizaĵo pri Komerco, kaj multaj aliaj interregistaraj instancoj, kaj internaciaj kaj regionaj, kiel ekzemple la G20 nome de internacia komerco.