Internacia Konsilio de Muzeoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Internacia Konsilio de Muzeoj, angle International Council of Museums (ICOM), france Conseil international des musées, hispane Consejo Internacional de Museos, kreita en 1946, estas la ununura tutmonda organizo de muzeoj kaj muzeaj profesiuloj, kreita por la subteno kaj protekto de naturaj kaj kulturaj heredaĵoj, nunaj kaj estontaj, tuŝeblaj (materiaj) kaj netuŝeblaj (nemateriaj). Kun proksimume 30 000 membroj el 20 000 muzeoj en 137 landoj, ICOM estas reto de muzeaj profesiuloj aganta en vasta gamo de disciplinoj rilataj al muzea prezentado kaj konservado de naturaj kaj kulturaj heredaĵo. Ĝi havas sian sidejon en Parizo kaj estas en formalaj rilatoj kun UNESKO.
Internacia Konsilio de Muzeoj | |||||
---|---|---|---|---|---|
organizaĵo ne-registara organizaĵo accredited NGO for intangible cultural heritage (en) | |||||
Komenco | 1946 vd | ||||
Geografia situo | 48° 50′ 46″ N, 2° 18′ 22″ O (mapo)48.846112.30611 | ||||
Lando(j) | Francio vd | ||||
Sidejo | Parizo | ||||
Poŝtkodo | 75012 | ||||
| |||||
Moto | Museums have no borders, they have a network | ||||
Ĉefestro(j) | Alberto Garlandini (en) (2020–) Suay Aksoy (en) (2016–2020) Georges Salles (en) (1953–1959) vd | ||||
| |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Jura formo | asocio laŭ leĝo de 1901 | ||||
Publikaĵo de la Internacia Konsilio de Muzeoj interalie ankaŭ eldonita en Esperanto estas 20-lingva muzeologia terminaro, latine titolita Dictionarium museologicum, el 1986.[1][2]