Internacia Organizaĵo de la Franclingvio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Internacia Organizaĵo de la Franclingvio (france Organisation Internationale de la Francophonie) estas institucio kies membroj (ŝtatoj aŭ registaroj) havas inter si la francan lingvon kaj iujn valorojn (kiaj, inter aliaj, kulturan diversecon, pacon, demokratian regadon, plifirmigo de la jurŝtato, naturprotektadon). Laŭ ĝia retejo, en marto 2014, ĝi arigis 77 landojn aŭ registarojn (57 plenrajtaj membroj[1] kaj 20 observantojn), tio estas pli ol 890 milionoj da loĝantoj disaj sur la kvin kontinentoj.
Internacia Organizaĵo de la Franclingvio | ||
---|---|---|
interregistara organizaĵo | ||
Komenco | 20-a de marto 1970 vd | |
Antaŭe | Agence de coopération culturelle et technique vd | |
Geografia situo | 48° 51′ 36″ N, 2° 18′ 12″ O (mapo)48.862.30333333 | |
Lando(j) | Francio vd | |
Sidejo | Parizo | |
| ||
Ĝenerala(j) Sekretario(j) |
Louise Mushikiwabo vd | |
Membro de | Open Education Global vd | |
Lingvoj | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La 20-an de marto, ĉiujare estas festata en la mondo la internacia tago de la franclingvio.
Ĝi apogas sin sur kvar rektaj organizaĵoj (la Universitata Organizaĵo de la Franclingvio, TV5, la Universitato Senghor en Aleksandrio, la Internacia Asocio de la Franclingvaj Urbestroj) kaj la konsultiĝa Asembleo. Ĝi kunlaboras kun multaj asocioj kiaj la Franclingva Asocio pri Amikeco kaj Ligado (AFAL), la Internacia Federacio de la Profesoroj de la Franca Lingvo (FIPF), la Internacia Unuiĝo de la Franclingva Gazetaro (UPF), Asocio por la franclingva internacia dissendo de libroj, verkoj kaj revuoj (ADIFLOR), ktp.
IOF volas kontribui al la antaŭgardo de konfliktoj ene de la franclingviaj landoj, helpi al la plifirmigo de la jurŝtato kaj demokratio, kaj agi por la promocio kaj efektiveco de la homaj rajtoj en la franclingviaj landoj. Ĝi volas promocii kulturan diversecon. Ĝi servas al edukado kaj intervenas je ĉiuj ŝtupoj de la klerigo. Ĝi ankaŭ pretas servi al ekonomio kaj evoluigo.