Internaciaj Infanaj Ludoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Internaciaj Infanaj Ludoj (angle International Children’s Games (ICG), antaŭe International School Children’s Games, do "Internaciaj Lernejinfanaj Ludoj",[1] germane Internationale Schülerspiele, do "Internaciaj Lernejanaj Ludoj") estas evento okazigita ĉiujare kie infanoj de urboj ĉirkaŭ la mondo inter la aĝoj de 12 kaj 15 jaroj partoprenas en vario de sportaj konkuroj kaj kulturaj agadoj. Ĝi estas rekonata kaj okazas sub aŭspicio de la Internacia Olimpika Komitato.[2]