Iofon
From Wikipedia, the free encyclopedia
Iofon (en greka, Ἰοφῶν) estis verkisto de tragedioj en la Antikva Grekio, devena el Ateno. Li estis filo de Sofoklo kaj de Nikostrata. Li verkis pli ol 50 tragedioj, kiuj ne konserviĝis. En al konkurenco de la jaro 428 a.n.e. li atingis la duan premion malantaŭ Eŭripido (kiu partoprenis tiun jaron per sia tragedio Hipolito) kaj antaŭ Ion de Ĥio, sed oni akuzis lin, ke li estis helpita de sia patro, Sofoklo.[1]
Iofon | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | en Ateno |
Morto | |
Lingvoj | antikva greka |
Ŝtataneco | Antikva Ateno |
Familio | |
Patro | Sofoklo |
Frat(in)o | Ariston |
Okupo | |
Okupo | poeto • tragediverkisto |
Kelkaj titoloj de tragedioj liaj estas konataj per la Suido: nome La Bahĥantinoj, La detruo de Iliono, Aĥilo, Telefo, Akteono, Deksmeno kaj Penteo.[2]
Oni diris, ke Iofon diris pri sia patro, kiam tiu estis 90-jarulo, ke li estis jam senigita de racio kaj ke li ne povis administri siajn havaĵojn. La tribunalo tamen senkulpigis Sofoklon kiam tiu, por pruvi sian lucidecon, legis parton de sia tragedio Edipo en Kolono.[3]