From Wikipedia, the free encyclopedia
Islama filozofio estas la aro de doktrinoj rilataj al la vivo, la universo, la etiko, la socio kaj aliaj fundamentaj demandoj ligitaj al la islama mondo.
Parto de serio |
Kredo kaj praktikoj |
Unueco de Dio |
Ĉefaj personecoj |
Mohamedo |
Tekstoj kaj leĝoj |
Branĉoj de islamo |
Sunaismo |
Sociopolitikaj aspektoj |
Arto • Arkitekturo |
Vidu ankaŭ |
Vortareto de islamaj nocioj |
La islama tradicio kombinas kelkajn pensojn de la novplatonismo kaj de la aristotelismo kun aliaj konceptoj kiuj estis aligitaj pere de la disvolvigo de Islamo. Kelkaj gravaj filozofoj kiel la araba Al-Kindi kaj la persaj Al-Farabi kaj Aviceno, same kiel Ibn Tufajl kaj Ibn Ruŝd, devenaj el Iberio, precizigis kelkajn interpretojn de Aristotelo kiuj poste estis absorbitaj de la judaj kaj kristanaj saĝuloj. La historio de la islama filozofio enhavas gravajn ekzemplojn de aliaj filozofoj kiuj frontos grandan nombron de demandoj kiuj finfine influis la mezepokan skolastikismon de Eŭropo, inter kiuj troviĝis Algazelo kaj Mulla Sadra.
Same kiel okazas en aliaj filozofiaj sistemoj, ankaŭ en la Islama filozofio estas diversaj skoloj, inter kiuj menciindas la peripatetika aŭ promenema skolo (maŝŝa) inspirita en Aristotelo kaj reprezentata de Aviceno, la skolo Iŝrak, bazita sur la pensaro de Ŝahab al-Din Suhraŭardi (1154-1191), konata ankaŭ per la nomo de Ŝeiĥ al-Iŝrak, la skolo de la Transcenda Filozofio, disvolvigita de la persa filozofo Mulla Sadra kaj la raciisma skolo de Ibn Ĥaldun.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.