Ŝahado

("Ne ekzistas dio krom Alaho; Mohamedo estas la mesaĝisto de Alaho") islama kredo pri monoteismo kaj profeteco de Mohamedo; ŝijaismaj versioj aldonas "kaj Ali estas la reprezentanto de Dio") From Wikipedia, the free encyclopedia

Ŝahado
Remove ads

La Ŝahadoshahāda (arabe الشهادة, šahida, “atesti”) aŭ konfeso de islama kredo estas la deklaro de fido en unu ununura dio (Allāh, en araba), kongrue kun la islama kredo kaj la instruado de Mahomedo. Ties deklamado estas konsiderata unu de la kvin pilieroj de Islamo, laŭ la koncepto sunaisma. Kiam oni prononcas tion sincere, laŭte kaj antaŭ la du atestantoj postulataj de la tradicio, kiu manifestis tion povas esti konsiderata kiel islamano.

  • Araba teksto: لا إله إلا الله محمد رسول الله‎
  • Transliterumado: Lā 'ilāha 'illā-llāhu Muhammadun rasūlu-llāh.
  • Tradukoj:
    • "Ne estas plia dio ol Dio, Mahomedo estas la mesaĝisto de la Dio". Tiu estas traduko 'laŭvorta', kvankam relative, ĉar Alláh ne signifas rekte "La Dio", sed derive, ĉar 'Alláh' derivas de 'Al-iláh', kiu signifas tekste "La Dio".
    • "Ne estas plia dio ol Alaho, kaj Mahomedo estas lia profeto". Tiu estas, eble, la traduko plej ofta, kvankam estas malmulte rigora.
Parto de serio

Islamo

Historio de islamo

Kredo kaj praktikoj

Unueco de Dio
Konfeso de kredo
Preĝo Fasto
Pilgrimo Almozo Moskeo

Ĉefaj personecoj

Mohamedo
Ali Abu Bakr
Samtempuloj de Mohamedo
Membroj de hejmo de Mohamedo
Profetoj de Islamo

Tekstoj kaj leĝoj

Korano Sunao Ŝario
Legislativo
Biografioj de Mohamedo

Branĉoj de islamo

Sunaismo
(Salafismo, Ŭahabismo) Ŝijaismo Sufiismo
Ĥariĝismo (Ibadismo)

Sociopolitikaj aspektoj

Arto Arkitekturo
Urboj Kalendaro
Scienco Filozofio
Religiaj gvidantoj
Virinoj en islamo
Politika islamo Ĝihado
Liberalisma islamo

Vidu ankaŭ

Vortareto de islamaj nocioj
Listo de islamaj terminoj
Listo de signifaj moskeoj
Listo de artikoloj pri islamo

Thumb
Kaligrafiaĵo de la Ŝahado jam en 1997-2001 kaj ekde 2021 servas kiel la flago de Afganio.

Kelkaj islamanoj ŝijaistaj aldonas: `Alīyun wāliyu-llāh ("Ali estas la reprezentanto de Dio"), fine de la shahāda. Ne estas deviga por la ŝijaistaj diri tion, kvankam la plej parto el ili faras tion, kaj tio estas rekomendata fare de la majoritato de la ajatolojimamoj.

Pere de tiu formulo, la islamano proklamas la dian unuecon, ĉar deklaras, ke estas ununura dio, kaj, ke tiu dio estas esence unu, tio estas, ke ĝi ne havas asociaj aliajn diajn figurojn, kio tute konfliktas kun la koncepto de kristanismo pri la Triunuo. La dia unueco markas kompreneble ankaŭ la distancon rilate al politeismo, majoritata en la antaŭislama Arabio.

Tiu aserto akompanas la islamanojn dum ilia vivo. Oni susuras ĝin al la orelo de la ĵusnaskitoj, kaj al la mortantoj oni helpas diri la deklaron. La montra fingro indikanta al la ĉielo estas gesto kiu akompanas aŭ eĉ anstataŭas la ŝahadon.

La sincera kredo en la ŝahado sufiĉas por esti konsiderata islamano. Ties deklamado antaŭ atestantoj, post rita sinlavado, konstituas la simplan ceremonion necesan por la konverto al islamo. Tamen, laŭ la islama doktrino, per si mem ne sufiĉas por konduki la kredanton al la Paradizo: por tio, necesas la plenumon de la devigoj de la aliaj kvar pilieroj.

Kaligrafiaĵo de la Ŝahado jam en 1997-2001 servis kaj ekde 2021 denove servas kiel la nacia flago de Afganio. La talibanoj komprenas ĝin sia ĉefa simbolo. Tamen ili kompreneble ne havas kopirajton de la kaligrafia simbolo kaj de la islama koncepto, kaj la religia koncepto ne perdu renomon pro tiu politika uzado.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads