Izabela la 1-a (Kastilio)
Kastila reĝino / From Wikipedia, the free encyclopedia
Izabela la 1-a de Kastilio, hispane Isabel I de Castilla, (n. la 22-an de aprilo 1451 en Madrigal de las Altas Torres, m. la 26-an de novembro 1504 en Medina del Campo; pli vaste kaj fame konata kiel Izabela la Katolikino, hispane Isabel la Católica) estis reĝino de Kastilio de 1474 ĝis sia morto.
Izabela la 1-a de Kastilio | |||||
---|---|---|---|---|---|
la Katolika | |||||
Regado | 1474 - 1504 | ||||
Antaŭulo | Henriko la 4-a | ||||
Persona informo | |||||
Isabel I la Católica | |||||
Naskiĝo | 22-an de aprilo 1451 (1451-04-22) en Madrigal de las Altas Torres, Hispanio | ||||
Morto | 26-an de novembro 1504 (1504-11-26) (53-jaraĝa) en Medina del Campo, Hispanio | ||||
Mortis per | water retention vd | ||||
Tombo | Reĝa Kapelo de Granado | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando de Kastilio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Dinastio de Trastamaro | ||||
Patro | Johano la 2-a | ||||
Patrino | Izabela de Portugalio | ||||
Gefratoj | Catherine • Infanta Leonor of Castile • Henriko la 4-a • Alfonso de Kastilio • Infanta Maria of Castile vd | ||||
Edz(in)o | Fernando la 2-a de Aragono | ||||
Infanoj | Isabela, 1470-1498 Johano, 1478-1497 Johana, 1479-1555 Maria, 1482-1517 Katarina, 1485-1536 | ||||
Parencoj | Filipo la 1-a • Henriko la 8-a • Maria la 1-a • Karlo la 5-a • Ferdinando la 1-a • Filipo la 2-a • Izabela de Aŭstrio • Filipo la 3-a vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | reganto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Izabela aŭ Isabel heredis en la jaro 1474 la kastilian tronon de sia frato, reĝo Henriko la 4-a. Ŝi edziniĝis la 19-an de oktobro 1469 kun Fernando la 2-a de Aragono. Izabela kaj Fernando, nomataj la "Katolikaj Gereĝoj", unuigis siajn du reĝlandojn kaj tiel fondis la komunan landon Hispanio. Ambaŭ estas konsiderataj taŭgaj realpolitikistoj kiuj metis la fundamenton por Hispanio kiel onta grandpotenco.
Izabela kaj Fernando agadis kun ĝis tiam ne konata akreco kaj brutaleco kontraŭ judoj kaj islamanoj en sia regno. En 1492 ĉiuj kiuj ne akceptis baptiĝi estis aŭ forpelitaj aŭ murditaj. Ili atakis kaj supervenkis islamajn regantojn sur la ibera duoninsulo, en milito nomata la "Rekonkero".
Al la regado de Izabela kaj Fernando apartenis la fi-fama Inkvizicio, sed ankaŭ la esplorvojaĝo de Kristoforo Kolumbo kiu malkovris por eŭropanoj la ekziston de la "Nova Mondo".