James Connolly
From Wikipedia, the free encyclopedia
James CONNOLLY (irlande Séamus Ó Conghaile; naskiĝis la 5-an de junio 1868, mortis la 12-an de majo 1916) estis socialista ĉefo en Irlando. Li naskiĝis en Edinburgo (Skotlando), de irlandaj gepatroj, kaj estis mortpafita de la anglaj aŭtoritatoj en Dublino la 12-an de majo 1916 pro sia kontribuo al la Paska Ribelo cele al liberigo de Irlando. Li estis la ĉefa reprezentanto de la maldekstra naciismo en Irlando. Li estis unu el la partianoj de la Dua Internacio, kiu totale oponis la unuan mondmiliton. Laŭ diversaj atestoj, li parolis Esperanton[1].
Por samtitola artikolo vidu la paĝon James Connolly (atleto). |
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
James Connolly | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de junio 1868 (1868-06-05) en Edinburgo, Skotlando |
Morto | la ekzakta mortodato ne konatas en Dublino |
Mortokialo | pafvundo |
Tombo | Arbour Hill Cemetery |
Lingvoj | Esperanto • angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | Lillie Connolly |
Infanoj | Roddy Connolly • Nora Connolly O'Brien |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • politikisto • sindikatisto |
Fermi