James Grant
usona politikisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
James P. GRANT (naskiĝis la 12-a de majo 1922, mortis la 28-an de januaro 1995) estis ekde 1980 asista ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj kaj estro de UNICEF (Infan-Fonduso de UN).
James Grant | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 12-an de majo 1922 (1922-05-12) en Pekino | ||||
Morto | 28-an de januaro 1995 (1995-01-28) (72-jaraĝa) | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono ![]() | ||||
Alma mater | jura altlernejo Harvard Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley ![]() | ||||
Partio | Demokrata Partio ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ŝtata funkciulo politikisto ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ĉi tiu usona diplomato akiris ĝeneralan estimon kiel efika UNICEF-direktoro - ofico kiun li plenumis ĝis du tagojn antaŭ sia morto.
Dum lia 15-jara gvidado, kampanjoj de perbuŝa rehumidigo, mamnutrado k.a. savis almenaŭ 25 milionojn da infanaj vivoj kaj preventis vivdaŭrajn handikapojn ĉe pluaj milionoj. La proporcio de vakcinitaj infanoj en la evolu-landoj kreskis en tiu tempo de 20 al 80%. Konvencio pri la rajtoj de infanoj (1989) estis ratifita de 170 landoj, kaj monda pintkunveno pri infanoj (Novjorko, 1990) impulsis centon da naciaj agad-planoj pri sanigo kaj bonfartigo de infanoj ĝis la jaro 2000.
UEA, kiu estas en konsultaj rilatoj kun UNICEF, rekonis en 1987 la kontribuon de Grant "al la realigo de la idealoj de la aŭtoro de Esperanto" per la Premio Zamenhof.
![]() |
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri usonano. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |