From Wikipedia, the free encyclopedia
James LIND, FRSE (4a de Oktobro 1716 – 13a de Julio 1794) estis skota kuracisto. Li estis pioniro de surŝipa higieno en la Reĝa Ŝiparmeo. Pere de unu el la unuaj klinikaj eksperimentoj,[1][2] li disvolvigis la teorion ke fruktoj de citrusoj kuracas skorbuton. Li defendis por la sano la profiton de pli bona aerumado surŝipe, la plibonigitan regulan purigadon de la korpoj de la maristoj, ties vestaĵoj kaj litoj, kaj sub-ferdekan fumigadon pere de sulfuro kaj arseno. Li proponis ankaŭ, ke la nesala akvo povus esti akirita pere de distilado de marakvo. Lia laboro progresigis la praktikon de preventa medicino kaj plibonigita nutrado.
James Lind | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de oktobro 1716 en Edinburgo |
Morto | 13-an de julio 1794 (77-jaraĝa) en Gosport |
Ŝtataneco | Reĝlando de Granda Britio |
Alma mater | Universitato de Edinburgo Reĝa Liceo Edinburgo |
Okupo | |
Okupo | kuracisto kirurgo |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.