Jan Kowalewski
From Wikipedia, the free encyclopedia
Jan KOWALEWSKI [kovaLEVski] (naskiĝis la 23-an de oktobro 1892 en Lodzo, mortis la 31-an de oktobro 1965 en Londono) estis diplomita subkolonelo de infanterio de Pola Militistaro de la Dua Pola Respubliko, kriptologo, matematikisto kaj lingvisto, diplomato, soldato de rekognosko, kiu rompis sovetajn ĉifrojn dum la pola-bolŝevika milito, plurjara oficiro de la 2-a Filio de Ĉefa Stabo de Pola Militistaro.
Jan Kowalewski | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de oktobro 1892 (1892-10-23) en Łódź |
Morto | 31-an de oktobro 1965 (1965-10-31) (73-jaraĝa) en Londono |
Mortokialo | kancero |
Lingvoj | pola • rusa • franca • germana |
Ŝtataneco | Dua Pola Respubliko • Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Universitato de Lieĝo • École supérieure de guerre |
Okupo | |
Okupo | oficiro • kriptologo • diplomato • inĝeniero |
Li finis Lernejon de Grupiĝo de Komercistoj en Lodzo. En la jaroj 1909-1913 studis en la Universitato de Lieĝo kaj ricevis diplomon pri teknika kemio. Li konis kelke da lingvoj: germanan, francan kaj rusan. Post eksplodo de la unua mondmilito mobilizita al rusa armeo. Kiel rezerva oficiro de rusa inĝeniera armeo, al kiu estis subigitaj unuoj de telekomunikado, konis funkciadon de tiu ĉi servo, kio estis atuto dum posta malĉifrado de bolŝevikaj radiogramoj.