Jan Werich
From Wikipedia, the free encyclopedia
Jan WERICH (je la 6-a de februaro 1905 en Prago - la 30-an de oktobro 1980 en Prago) estis ĉeĥa aktoro, kiu kun Jiří Voskovec kreis klaŭnan duopon, similan al Laurel kaj Hardy (Werich dikulo, Voskovec sveltulo). Inter la du mondmilitoj ili kreis en Prago la t. n. Liberigitan Teatron, en kiu ili ludis politike engaĝitajn komediojn, kiujn kutime ili mem ankaŭ verkis kaj kiuj nun estas konsiderataj klasikaĵoj de la ĉeĥa literaturo. Kelkaj el la komedioj estis filmigitaj kaj ĝis nun prezentataj en la ĉeĥa televido kiel klasikaĵoj. En ilia ensemblo rolis ankaŭ aliaj eminentaj ĉeĥaj aktoroj, ekz. Vladimír Šmeral, Bohuš Záhorský, František Filipovský k. a. La muzikon por iliaj kantoj komponis duonblinda esperantisto Jaroslav Ježek.
Jan Werich | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Jan Křtitel František Serafínský | ||||
Naskiĝo | 6-an de februaro 1905 (1905-02-06) en Smíchov, Aŭstrio-Hungario | ||||
Morto | 31-an de oktobro 1980 (1980-10-31) (75-jaraĝa) en Prago | ||||
Tombo | tombejoj de Olšany vd | ||||
Lingvoj | ĉeĥa vd | ||||
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio • Aŭstrio-Hungario vd | ||||
Alma mater | jura fakultato de la Universitato de Karolo • Filozofia Fakultato de la Universitato de Karolo vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Zdeňka Housková vd | ||||
Infanoj | Jana Werichová vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kantisto • verkisto • dramaturgo • ĵazmuzikisto • scenaristo • teatra aktoro • filmaktoro • televida aktoro • aktoro • reĝisoro • tradukisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Vest pocket revue ❦ Caesar ❦ Finian's Rainbow ❦ Pudro kaj benzino ❦ Monon aŭ la vivon ❦ Ho ruk! ❦ La mondo apartenas al ni ❦ La bakisto de la imperistro aŭ La imperiestro de la bakisto ❦ The Secret of Blood ❦ Estis foje reĝo ❦ Dva mrazíci ❦ The Cassandra Cat ❦ Finfaro vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ĉar iliaj komedioj estis kontraŭfaŝismaj, ili devis post la okupacio en 1939 fuĝi al Usono, de kie revenis nur Jan Werich. Jiří Voskovec restis en Usono kaj rolis en pluraj usonaj filmoj sub la nomo George Voskovec (ekz. La dek du koleraj viroj kun Henry Fonda).
Werich revenis, renovigis sian teatron kaj kiel sian novan partneron li elektis aktoron Miroslav Horníček. Sian komedian majstrecon li povis pruvi en pluraj filmoj, televidaj filmoj kaj radiaj elsendoj (Švejk). La infanoj amas lian fabellibron Fimfárum, kun klasikaj fabeloj en moderna aktualigita vesto.
El multaj liaj dramoj kaj filmoj sonas kritiko kontraŭ la kapitalismo kaj entuziasmo por socialismaj ideoj, sed fine li restis seniluziigita, post 1968 kiel multaj aliaj artistoj bremsataj en siaj aktivecoj pro politikaj motivoj.