franca verkisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Jean-Baptiste Tavernier (1605–1689) estis franca gemkomercisto kaj vojaĝanto de la 17-a jarcento. Tavernier naskiĝis en Parizo de franca aŭ flandra hugenota familio, kiu elmigris al Antverpeno, por eviti persekutadon, kaj kiu poste revenis al Parizo post la publikigo de la Nanta Edikto, kiu promesis protekton por francaj protestantoj. Kaj lia patro Gabriel kaj lia frato Melchior Tavernier estis kartografoj. Kvankam estas klare laŭ la precizeco de liaj desegnaĵoj, ke Tavernier ricevis ian instrukcion pri la arto de kartografio / kuprogravurado, li posedis vagemon. Dum ankoraŭ adoleskanto, li multe vojaĝis tra Eŭropo kaj atingis laboran scion pri ĝiaj ĉefaj lingvoj[1].
La skribaĵoj de Tavernier montras, ke li estis fervora observanto, kaj ankaŭ rimarkinda kultura antropologo . Liaj Ses Vojaĝoj fariĝis furorlibro kaj estis tradukitaj al la germana, nederlanda, itala kaj angla dum lia vivo. La verko estas ofte citita de modernaj erudiciuloj verkantaj pri la periodo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.