Jean-Pierre Petit
From Wikipedia, the free encyclopedia
Jean-Pierre PETIT (naskiĝis la 5-an de aprilo 1937(nun 1937-04-05) en Choisy-le-Roi, Francio) estis esplor-estro en la franca CNRS (Nacia Centro por Sciencaj Esploroj). Li emeritiĝis en 2003. Nun li havas 87 jarojn. Li famiĝis pro:
- Serio da scienc-vulgarigaj libroj, precipe la sciencaj bildliteraturaj libroj "aventuroj de Anselme Lanturlu"
Jean-Pierre Petit | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Jean-Pierre Lévy |
Naskiĝo | 5-an de aprilo 1937 (1937-04-05) (87-jaraĝa) en Choisy-le-Roi |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Lycée Condorcet • Lernejo Nacia Supra de Aeronaŭtiko kaj la Kosmo • Lycée Carnot |
Okupo | |
Okupo | inĝeniero • nifologo • teoria fizikisto • desegnisto • astrofizikisto |
TTT | |
Retejo | https://www.jp-petit.org/ http://www.savoir-sans-frontieres.com/ |
(Fakte, antaŭ esti esploristo, Petit estis pentristo, gravuristo, litografiisto, skulptisto, feraĵprilaboristo, kaj potisto. Li eĉ instruis vimenaĵon en Usono kaj estis du jarojn profesoro pri skulptado en la Lernejo pri belartoj de Aix-en-Provence.)
- Libroj pri la NIFOj, kaj multaj aliaj temoj rilatantaj, interalie esploroj en Sovetio (kaj nun Rusio) kaj usono pri novaj armiloj.
- Esploroj pri "Magnetofluidodinamiko"
- Aŭdacaj tezoj pri kosmologio.
Lia unua kapabligo esti inĝeniero pri aerveturiloj en 1961.
Lastatempe, li fondis asocion Scio sen landlimoj, kies devizo estas "ĉio, kio ne estas donita estas perdita", kaj celas tradukigi siajn sciencajn bildstriojn al kiel eble plej multe da lingvoj, kaj krei novajn.
Li diris pri si: "Kiam mi estis gimnaziano, mia profesoro pri la franca diradis al mi, ke mi neniam kapablos aranĝi disertaĵon, pro tio ke mi konstante emis transpasi de temo al alia. Fakista pri kromvojoj mi konstatas ke mi emas forflankiĝi. Oni ne povas refari sin."