From Wikipedia, the free encyclopedia
Jean LAFFITE, ankaŭ Lafitte, (naskiĝinta ĉ. 1780 en Franclando, mortinta en 1826 en Usono aŭ Jukatanio) estis franca filibustro kaj komercisto per sklavoj .
Jean Laffite | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1775 en Biarritz |
Morto | 1-an de januaro 1826 (50-jaraĝa) en Karibaj Landoj |
Ŝtataneco | Usono |
Familio | |
Frat(in)o | Pierre Lafitte (en) |
Okupo | |
Okupo | korsaro pirato entreprenisto spiono |
Lia nobela familio fuĝis dum la Franca Revolucio al Hispaniolo kie ankaŭ estis ribeloj kaj internaj milito. Post la proklamo de la ŝtato Haitio en 1804 la fratoj Jean kaj Pierre elmigris al Usono.
Jam kvar jaroj pli malfrue ili - kiuj estis judoj - taksiĝis bukanero[1] minacante sur la Kariba Maro amerikajn, britajn kaj hispanajn komercŝipojn. La ŝtelitaĵoj estis kaŝe transportitaj disde la insulo Grande-Terre al Nov-Orleano. La klopodoj de guberniestro William C. C. Claiborne haltigi tion ne sukcesis. Kiam tiu ĉi por la informo pri Laffite aŭ por kapto/murdo de Laffite publike ofertis 750 dolarojn la pirato mem duobligis la premion por Claiborne.
La de Laffite planitan etendigon de la influzono ĉe la marbordo de Teksaso haltigis la atako de la britoj je la malsupra regiono de Misisipo. Laffite batalis en 1815 por generalo Andrew Jackson en la batalo de Nov-Orleano kaj perdis sekve sian kontraŭleĝan staton.
Sed post kiam Vaŝingtone neniu pretis redoni la konfiskitajn aferojn al Laffite li revenis en 1816 al Nov-Orleano kaj ree fariĝis kontraŭleĝulo. Li eĉ intencis instali havenon por pirataj ŝipoj ĉe la marbordo teksasa. En 1817 li forpelis la fifaman piraton Louis Michel Aury disde Galveston-insulo kiu poste iĝis centro de kontrabando, piratumo kaj komercado per sklavoj. En 1818 George Graham petis la fratojn Laffite, laŭ komisio de prezidanto James Monroe, helpi forpeli francojn kaj hispanojn el Teksaso. Sed ili rifuzis kaj Teksaso iĝis parto de Meksiko.
Ĉirkaŭ 1820 forlasis la du fratoj la insulon, ĉar la intrigoj de Jean ŝokis la amikojn kaj la laboro de Pierre ne plu valoris por la hispana kaŝpolico. Post bruligo de Galveston ili ekloĝos sur Mujeres-insulo (Quintana Roo) kie Jean ĝismorte (1825) flegis surprize ataki boate veturantojn. Kvankam Pierre estis ne nur la pli maljuna kaj pli lerta rilate al negocioj estis lia frato Jean kiu estiĝis heroo de multaj legendoj kaj rakontoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.