Jean de Rancé
From Wikipedia, the free encyclopedia
Armand Jean Le Bouthillier de RANCÉ (naskiĝinta la 9-an de januaro 1626 en Parizo, mortinta la 27-an de oktobro 1700 en La Trappe) estis franca nobelo kaj monaĥo. Kvankam li povas konsideriĝi fondinto de la ordeno de la trapistoj li vere nur enkondukis reformprogramon ene de la ordeno de la cistercianoj. Sampensantoj iĝis en la 17-a jarcento konsiderinde granda grupo kiu finfine dissplitiĝis en 1892 fondinte la ordenon de la trapistoj (OCSO).[1] Lia ordeninterna memortago estas la 27-a de oktobro.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Jean de Rancé | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de januaro 1626 (1626-01-09) en Parizo |
Morto | 27-an de oktobro 1700 (1700-10-27) (74-jaraĝa) en La Trappe Abbey |
Tombo | La Trappe Abbey |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Familio | |
Amkunulo | Marie de Bretagne d'Avaugour |
Okupo | |
Okupo | kanoniko • teologo |
Fermi