![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/1b/Jeff_Beck.jpg/640px-Jeff_Beck.jpg&w=640&q=50)
Jeff Beck
angla gitaristo (1944–2023) / From Wikipedia, the free encyclopedia
Geoffrey Arnold BECK (24a de Junio 1944 – 10a de Januaro 2023) estis angla gitaristo. Li elstariĝis kiel membro de la rok-bando the Yardbirds, kaj poste fondis kaj ĉefis the Jeff Beck Group kaj Beck, Bogert & Appice. En 1975, li ŝanĝiĝis al instrumenta stilo fokuse al plinoviga sono, kaj liaj publikaĵoj enhavis ĝenrojn kaj stilojn game inter blusroko, ŝtonroko, rokĵazo kaj mikso de gitar-roko kaj elektroniko.
Jeff Beck | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Geoffrey Arnold Beck |
Naskiĝo | 24-an de junio 1944 (1944-06-24) en Wallington |
Morto | 10-an de januaro 2023 (2023-01-10) (78-jaraĝa) en Wadhurst |
Mortokialo | Bakteria meningito ![]() |
Tombo | St Mary the Virgin Churchyard (en) ![]() ![]() |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) ![]() |
Alma mater | Artlernejo Wimbledon ![]() |
Okupo | |
Okupo | gitaristo muzikproduktisto diskografa artisto rokmuzikisto kantoverkisto komponisto ĵaz-gitaristo rock singer (en) ![]() ![]() |
TTT | |
Retejo | http://www.jeffbeck.com |
Beck estis rangigita en la kvin pintoj fare de la gazeto Rolling Stone kaj ĉe la listoj de aliaj gazetoj inter la plej grandaj gitaristoj.[1][2][3] Li estis ofte nomita "gitaristo de gitaristo".[4] Rolling Stone priskribis lin kiel "unu el la plej influa ĉefaj gitaristoj en rok-muziko".[5]
Kvankam li registris du sukcesajn albumojn (en 1975 kaj 1976) kiel soloisto, Beck nek establis nek retenis komercan sukceson similan al tiu de samtempuloj kaj bandkolegoj.[4][6] Li registris kun multaj artistoj.[7]
Beck ricevis kritikajn laŭdojn kaj premiojn Grammy Award pro Plej Bona Rok-Instrumenta Ludado sesfoje kaj pro Plej Bona Pop-Instrumenta Ludado unufoje. En 2014, li ricevis la premion Ivor Novello de la Brita Akademio pro Elstara Kontribuo al Brita Muziko.[8] Li estis enmetita en la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo dufoje: la unua kiel membro de the Yardbirds (1992) kaj la dua kiel soloisto (2009).