Jeniŝa lingvo

limbă From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

La jeniŝa lingvo (germane Jenische Sprache) estas sociolekto (kriptolekto) de la jeniŝoj, nome de certaj marĝenaj grupoj kiuj ekde la 18-a jarcento pasigis vivon nomadan aŭ duonnomadan en Germanujo kaj en najbaraj landoj. Ili mem nomas sian lingvon Taitch (tajĉ).

Lingvistikaĵoj

Tiu ĉi lingvo esta karakterizita per gramatiko germana kun vortrezoroj kun elementoj el supragermanaj dialektoj, de la hebrea, de la [jida] (okcidenta versio: do sen influo slava) kaj de cigana lingvo kun malmultaj luprenoj el aliaj eŭropaj lingvoj.

Lingvike la jeniŝa, strukture kaj vorttrezore, similegas al malfrua versio de Rotwelsch, termino tradicia kaj malnova (ekde 1250) por nomi lingvovariaĵojn praktikatajn de laŭtakse "danĝeraj" socialaj klasoj. Tamen ne malmultaj jeniŝoj malŝatas tiun ĉi terminon pro ebla nocio diskriminacia; cetere, por ili la origino estas eble multe pli nobla, eble eĉ kelta.

Remove ads

Historio

Thumb
Malriĉaj jeniŝoj en Svislando/19-a jarcento

La vorto Jenisch atestitis la unuan fojon en 1714 en Vieno en teksto kun la titolo Eine gewisse Rendens-Arth, welche sie die jenische Sprach nennen ihre Schelmereien desto besser zu verbergen. Etimologie la radiko malklaras: eble de la hebrea jônêh (fraŭda) aŭ jedio (scioj), eble de la cigana džan- (scii; do la "parolmaniero de la sciantoj"); similaĵo estas alia nomo por Rotwelsch, nome Kochemerloschen (jide ĥoĥom/saĝa kaj loŝon/lingvo).

Dum la 19-a jarcento oficialuloj uzis en krimaj statistikoj la adjektivon jenisch sinonime por ŝtelada. Dum la kritika pripensado de persekuto de la jeniŝoj en Nazia Germanio kaj de la aliedukadcela traktado en Svislando ĝis la 1970-aj jaroj[1] naskiĝis nova memkonfido kaj trovo de (nova) kultura identeco inter la jeniŝoj. Ekde 1997 la lingvo estas agnoskita kiel oficiala lingvo de malplimultoj en Svisujo.[2].

Remove ads

Verkistoj

La svislandano jeniŝa Peter Paul Moser (1926-2003) verkis membiografion en tri volumoj kun dokumentoj el periodo kiam li estis viktimo de la kampanjo Kinder der Landstrasse de Pro Juventute[3].

Venanz Nobel (*1956) skribas regule en la germana lingvo artikolojn pri la historio kaj la aktuala vivo de la jeniŝoj.[4]. Aliaj junaj aktivuloj estas la germanlandano Manuel Trapp kaj Oliver Kayser el Luksemburgio. Ili muzikas, kantas kaj poemverkadas.

Frazekzemplo

Pliaj informoj germane laŭvorte, germane elegante ...
Remove ads

Notoj

Literaturo

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads