Jeremy Corbyn
From Wikipedia, the free encyclopedia
Jeremy Bernard CORBYN (naskiĝis la 26-an de majo 1949) estas brita socialisto kaj politikisto por la Brita Laborista Partio, estanta sur la maldekstra flanko de sia partio. Li iĝas partiĉefo kaj gvidanto de opozicio la 12-an de septembro 2015.
Jeremy Corbyn | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Jeremy Corbyn | |||||
Naskonomo | Jeremy Bernard Corbyn | ||||
Naskiĝo | 26-an de majo 1949 (1949-05-26) (74-jaraĝa) en Chippenham | ||||
Lingvoj | angla • hispana vd | ||||
Loĝloko | Finsbury Park vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Haberdashers' Adams vd | ||||
Partio | Brita Laborista Partio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | David Benjamin Corbyn vd | ||||
Patrino | Naomi Loveday Josling vd | ||||
Gefratoj | Piers Corbyn vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | sindikatisto • politikisto vd | ||||
Laborkampo | politiko vd | ||||
Aktiva en | Londono vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estas parlamentano por Islington North ekde 1983, reelektinte sep fojojn. Antaŭ tio li laboris por sindikatoj.
Corbyn identis sin kiel demokratan socialiston kaj proponas la renaciigon de utilprogramoj kaj fervojoj, la remalfermon de karbaj minejoj, unuflankan nuklean senarmiĝon, politikon kontraŭ la evito de impostoj, QE-on kaj opozicion al la fiska aŭstereco.
Corbyn anoncis sian kandidatecon la 6-an de julio 2015. Li unue estis nur konsiderata kiel la franĝa kandidato, sed li poste fariĝis la ĉefa kandidato laŭ opini-sondadoj kaj li gajnis la subtenon de la plejmulto de sindikatoj filiaj al la Brita Laborista Partio kaj ankaŭ tri nefiliaj sindikatoj. La 12-an de septembro 2015 li gajnis la elekton por partiestro kun 59,5% de unuaj voĉdonoj.