urbo en Hispanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Jerez de la Frontera (Ĥerezo) estas urbo kaj municipo de la provinco Kadizo en Andaluzio, sude Hispanio. La areo de la municipo estas 1186 km2 kie loĝas 205364 geloĝantoj,[1] do loĝdenso estas 173,2 loĝ./km2. Ĝi situas sur koordinatoj 36°41′N6°08′U(mapo).
Frontera signifas landlimon, kaj referencas al la longa teritoria landlimo inter la katolika kaj islama partoj de Hispanio dum la t.n. Rekonkero,
En tiu ĉi urbo havis sian originon la vino kun Nomo de Originoŝereo, kiu prenas ĝin el koruptita varianto de la nomo de la urbo mem.
Ĝi posedas kurejon de Formulo Unu. Ankaŭ estas grava la Foiro dediĉita al ĉevaloj.
En la urbo estas tre fama la tradicio de la danco kaj kanto nome flamenko.