![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/2b/Jesse_Jackson_2013.jpg/640px-Jesse_Jackson_2013.jpg&w=640&q=50)
Jesse Jackson
From Wikipedia, the free encyclopedia
Jesse Louis JACKSON (denaske Burns; 8a de Oktobro, 1941) estas usona politika aktivulo, pastro de Baptismo, kaj politikisto. Li estis kandidato por la demokrata prezidenta nomumo en 1984 kaj 1988 kaj servis kiel vic-senatano por la Distrikto de Kolumbio el 1991 ĝis 1997.
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Fermi
Li estis fondinto de organizoj kiuj kuniĝis por formi Rainbow/PUSH. Iama membro de la Usona Domo de Reprezentantoj nome Jesse Jackson, Jr., estas lia plej aĝa filo. Jackson estis gastiganto en la televida programo Both Sides with Jesse Jackson en CNN el 1992 ĝis 2000.
Li kunlaboris kun Martin Luther King el 1965.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/db/Jesse_Jackson_participating_in_a_rally%2C_January_15%2C_1975.jpg/640px-Jesse_Jackson_participating_in_a_rally%2C_January_15%2C_1975.jpg)