Jimi Hendrix
usona muzikisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Jimi HENDRIX [ĝimi hendriks], plennome: James Marshall HENDRIX (naskiĝis la 27-an de novembro, 1942, mortis la 18-an de septembro, 1970) estis usona rok-muzikisto, konata ĉefe kiel fama kaj unu el la plej grandaj elektrogitaristoj, kiu transformis la koncepton pri la uzado de gitaro. Unu inter la plej elstaraj blusrokaj artistoj de la 60-aj jaroj. Lia muziko tre influis la generacion de la "florinfanoj".
Jimi Hendrix | |||||
---|---|---|---|---|---|
Jimi Hendrix en 1967 | |||||
Bazaj informoj | |||||
Naskonomo | Johnny Allen Hendrix | ||||
Naskiĝo | 27-an de novembro 1942 (1942-11-27) en Seatlo, Usono | ||||
Morto | 18-an de septembro 1970 (1970-09-18) (27-jaraĝa) en Kensington | ||||
Ĝenroj | ŝtonroko, blus-roko, acida roko, psiĥedelika roko | ||||
Aktivaj jaroj | 1966–1970 | ||||
Eldoninto | RSVP, Track, Barclay, Polydor, Reprise, Capitol, MCA | ||||
Parencaj temoj |
The Jimi Hendrix Experience, Gypsy Sun and Rainbows, Band of Gypsys, The Isley Brothers, Little Richard, Curtis Knight and the Squires | ||||
Retejo | www.jimihendrix.com | ||||
Signifa instrumento | |||||
Fender Stratocaster Gibson Flying V | |||||
| |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Johnny Allen Hendrix | ||||
Aliaj nomoj | Jimmy James | ||||
Mortokialo | asfiksio | ||||
Tombo | Greenwood Memorial Park | ||||
Lingvoj | angla | ||||
Ŝtataneco | Usono | ||||
Alma mater | Fort Campbell • Garfield High School | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Al Hendrix | ||||
Patrino | Lucille Hendrix | ||||
Frat(in)o | Leon Hendrix | ||||
Amkunulo | Devon Wilson | ||||
Okupo | |||||
Okupo | gitaristo • kantisto • muzikproduktisto • voĉisto • kantaŭtoro • komponisto | ||||
TTT | |||||
Retejo | https://www.jimihendrix.com/ | ||||
Hendrix estis konata pro sia sovaĝa agmaniero, kiam li kutimis tumulti sur scenejo. Kiel muzikisto, Hendrix kontribuis al la disvolviĝo de la sonrevena metodo, kiu akompanas distordon.[1] Kiel diskproduktanto, Hendrix uzis pionirajn metodojn en la kampo de studiaj registradoj kiel etendaĵon de siaj muzikaj ideoj. Li estis unu el la unuaj, kiuj spertis stereajn registradojn kaj fazadon.
Laŭlonge de sia vivo Hendrix gajnis gravajn muzikajn premiojn. Post lia morto li ricevis kromajn premiojn kaj honorojn, inkluzive enmeton en la Rok-Roll-Halon de Famo en 1992 kaj la Britan Halon de Famo en 2005. Krome, en 1994 li ricevis stelon sur la Trotuaro de Famo en Holivudo. La revuo Rolling Stone vicigis Hendrix sesa en la listo de la 100 plej grandaj artistoj de ĉiuj tempoj kaj unue en la listo de la 100 plej grandaj gitaristoj de ĉiuj tempoj.