From Wikipedia, the free encyclopedia
Joaquín Sorolla y Bastida [ĥoakIn sorOja] (Valencio, 27-a de februaro de 1863 - Cercedilla, 10-a de aŭgusto de 1923 kiam li estis 60-jaraĝa) estis hispana pentristo de la skolo de impresionismo. Li estis unu el la plej fruktodonaj hispanaj pentristoj, kun pli ol 2 200 katalogitaj verkoj.
Joaquín Sorolla | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Joaquín Sorolla y Bastida |
Aliaj nomoj | Sorolla, Joaquin |
Naskiĝo | 27-an de februaro 1863 en Valencio |
Morto | 10-an de aŭgusto 1923 (60-jaraĝa) en Madrido |
Tombo | Cementeri General de València (en) |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Alma mater | Reial Acadèmia de Belles Arts de Sant Carles de València (en) |
Familio | |
Edz(in)o | Clotilde García del Castillo (en) |
Infanoj | Joaquín Sorolla García (en) , Elena Sorolla i García (en) , María Sorolla García (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo universitata instruisto |
Verkoj | Sad Inheritance White slave trade Chapel on the Láchar estate |
Li edukiĝis kun geonkloj en Valencio kie li alkutimiĝis al la lumo de la orienta Hispanio (Mediteraneo). Li partoprenis en multaj konkursoj sed nur dum la 1880-aj jaroj li eklernis en la Muzeo de Prado kaj ekatingis premiojn. Kelkaj el liaj unuaj grandaj verkoj temis pri militaj scenoj. En 1885 li estis en Parizo kie li kontaktis kun la Impresionismo kaj la Naturalismo pentrartaj. Dum la 1890-aj jaroj li specialiĝis en la traktado de la lumo (lumismo), ĉefe per bildoj pri maro, plaĝoj kaj similaj.
Komence de la 20-a jarcento li ricevis plej distingajn honorojn kaj partoprenis en gravaj ekspozicioj tutmonde. Dum la 1910-aj jaroj li verkis gravajn bildojn de ĉiuj regionoj hispanaj kaj portugalaj. Ankaŭ verkis li portretojn de famaj gravuloj kiaj Juan Ramón Jiménez, la reĝo Alfonso la 13-a, Vicente Blasco Ibáñez, Ortega y Gasset, ktp.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.