From Wikipedia, the free encyclopedia
John Fitzgerald KENNEDY Jr. (25a de Novembro 1960 – 16a de Julio 1999), ofte referencata kiel John-John aŭ JFK Jr., estis usona advokato, ĵurnalisto, kaj gazetestro. Li estis filo de John F. Kennedy, nome la 35a prezidento de Usono kaj de la Unua Damo Jacqueline Kennedy, kaj pli juna frato de la usona ambasadoro Caroline Kennedy. Tri tagojn post la murdo de sia patro, li adiaŭis lin dum la ŝtata funebro dum sia tria naskiĝtago.
El siaj infanaĝaj jaroj en la Blanka Domo, Kennedy estis celo de amaskomunikiloj, kaj poste iĝis populara socia figuro en Manhatano. Trajnita kiel advokato, li laboris kiel novjorka help-akuzisto dum preskaŭ kvar jaroj. En 1995, li lanĉis la gazeton George, uzante sian politikan kaj famulan statuson por reklamadi ĝin.
Li rilatis kun aktorino Daryl Hannah, sed ili ne geedziĝis. Poste li edziĝis sekrete (ekster atingo de gazetistoj) al Carolyn Bessette.
Li mortis en aviadakcidento en 1999 estante 38-jaraĝa.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.