Piloto

homo stiranta aviadilon From Wikipedia, the free encyclopedia

Piloto
Remove ads

Piloto estas oficisto, kiu havas la rajton kaj la kapablon, gvidi aviadilon. En la lastaj jardekoj oni ekuzis la vorton ankaŭ por komandantoj de spacveturiloj. Krome ĝi estas uzata por ŝoforoj de Formulo 1-aŭtoj, sed tiu uzo ankoraŭ ne estas konata de PIV.

Thumb
Piloto en sia laborejo
Thumb
Adriana Bisi Fabbri: "Piloto", 1912

Sama funkcio por aliaj veturiloj: dum piloto stiras aviadilon, kapitano gvidas ŝipon kaj ŝoforo aŭtomobilon.

Remove ads

Taskoj

Thumb
Stirado de aviadilo: turniĝo (ruliĝado[1]) dekstren/maldekstren
Thumb
Stirado de aviadilo: leviĝo/malleviĝo (tangado[2])

Komandanta piloto (angle: pilot in command, PIC), aŭ plej konata kiel kapitano, estas kiu gvidas aviadilon, havas validan pilot-licencon kaj atestitan medicinan taŭgecon por tio. Trafikaviadiloj kutime estas stirataj de du pilotoj, komandanto kaj vicpiloto (angle Co-pilot aŭ First Officer (Unua oficiro)). Taskoj de la piloto estas aktiva stirado, radiokomunikado, legado de la demandolisto, kontrolo de la instrumentoj kaj aliaj. Krome la kapitano devas certigi la observadon de la regularo, kaj sekurecon por aviadilo kaj pasaĝeroj kaj rajtas tiucele doni la necesajn ordonojn.

En grandaj aviadiloj historie deĵoris pliaj personoj: fluginĝeniero, kiu kontrolas la teknikajn sistemojn de motoroj kaj radiotelegrafisto kaj navigatoro. Post la pliboniĝo de elektronikaj instrumentoj, la plimulto de komercaj aerlinioj forigis poston de fluginĝeniero. Nuntempe nur en militaviadiloj ekzistas poston de fluginĝeniero (ekz.. transportaj aviadiloj).

Testfluga piloto estas sperta piloto, kiu testas novajn aŭ modifitajn aviadilojn per aparte streĉaj manovroj (maksimuma/minimuma rapideco, maksimuma ŝarĝo, ekstremaj kurboj, altecoj …) por eltrovi la ecojn de la aviadilo kaj tiel evoluigi pli taŭgajn maŝinojn. Testfluga pilotado estas rigardata kiel "kulmino" de aviado.

Militpiloto estas piloto de militaviadilo, kiu ofte estas oficisto de aerarmeo aŭ armea aviado.

Remove ads

Famaj pilotoj

Pioniroj

Flug-asoj

Famuloj

Remove ads

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads