From Wikipedia, the free encyclopedia
John Richard KASICH (prononcu "Kejsik"; naskita la 13-an de majo 1952)[1] estas usona politikisto. Nun li estras la registaron de la usona subŝtato Ohio, kaj kandidatas por la respublikana nomumo konkurencante por prezidentiĝi en 2016.[2] Li anoncis sian kandidatiĝon la 21-an de julio 2015[3][4], sed malaktivigis la kampanjon la 4-an de majo 2016.[5]
Kasich servis naŭ elektoperiodojn en la usona Domo de Reprezentantoj, reprezentante la 21-an distrikton de Ohio, de 1983-2001.[6] Dum ses jaroj li prezidis la buĝetan komitaton de la Domo.
De 2001 ĝis 2007 li estis komentisto ĉe la televida kanalo Fox News, prezentante propran gastigprogramon sub la titolo Heartland with John Kasich. Li laboris ankaŭ kiel investa bankisto, estrante la oficejon de Lehman Brothers en Columbus (Ohio).[7][8]
En 2010 Kasich kandidatis por la subŝtatestra posteno, kaj venkis kiel respublikana kandidato super la demokrato Ted Strickland, 49% kontraŭ 47%.[9] En 2014 li reelektiĝis kun furora sukceso, 64% kontraŭ 33% por la demokrata Ed FitzGerald, kantonestro de Kantono Cuyahoga (Ohio).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.